English | Español | Polski
Festu la pacon la 21-an de septembro

Logo foret de la paix
Arbaro de la Paco
www.sacw.net/foret-paix


La Foret de la Paix
Les Lisambardières
72500 Luceau - France
Tel./Fax: 00 33 (0)243440098
laforetdelapaix@voila.fr
La kampanjo por soleni tutmonde la Internacian Tagon de la Paco pere de festenoj popolaj

Nun, komence de la dudek unua jarcento, kiam menacas nin vivi dauxre en la ombro de eventoj de la 11-an de septembro 2001 kaj ilia instrumentigado, la tuta mondo, kiam neniam antauxe, sentas neceson turni sin al la paco kaj krei simbolojn nin unuigantajn.
La Internacia Tago de la Paco establita, je nia nomo, de ONU por la 21-a de septembro povas igxi unu el tiaj simboloj, momento de komuna konstruado kaj interdividado. Ni, ordinaraj civitanoj, artistoj, sportistoj, sindikatistoj, homoj okupantaj sin pri aferoj kulturaj kaj sociaj, homoj respondecaj pri komunumoj kaj aglomeroj, ni povas, se nur ni volas, igi la 21-an de septembro referencpunkton por tuta mondo.
Tia estas la senco kaj celo de cxi-kampanjo, kiun entreprenas L'Arbaro de la Paco (La Forêt de la Paix) unuigante homoj en agado civitana.


Faru la Internacian Tagon de la Paco tutmonda festeno popola

Ni estas konvinkitaj ke:
* venki perforton, kiu embuskas en cxiu el ni kaj trovigxas profunde en cxiuj rilatoj sociaj kaj internaciaj, estas kiel neniam antauxe direktivo por nia agado, faktoro de persona kaj grupa evoluo, defio por la homaro;
* nun, komence de la jarcento super maltrankviloj senpere ligitaj kun gxuste okazantaj konfliktoj kaj perforto en vivo cxiutaga, strebado al paco estas pli kaj pli forte sentata kiel esprimo de iu baza neceso;
* sin engagxi en la paco jen estas demandi pri sociaj ligiloj, pri kvalito de rilatoj inter personoj kaj inter nacioj de la mondo, streki perspektivojn de homa evoluo pli vastajn ol nur konsumado;
* paco estas konstruata popasxe, je la plano de agadoj personaj kaj publikaj, akceptante diversajn homajn identecojn kaj sortojn, distingasnte kaj respektante dignon de Diversulo, strebante kompreni unu l'alian, konstrueme solvante konfliktojn, partoprenante solidarecon kaj justecon, donante sian civitanan respondecon al komuna bono kaj profito;
* frontante la frenezecon de detruado kaj mortigado la tempo venis por ke tuta mondo ekkuragxus "frenezi konstrueme" montrante la komunan homecon de cxiuj popoloj unuigxintaj en sia diverseco.


Post kiam ONU akceptis la 21-an de septembro kiel Internacia Tago de la Paco ni alvokas:
faru, ke tiu cxi tago estu la referencpunkto por tuta homaro cxie solenanta la Internacian Tagon de la Paco pere de festenoj popolaj

Cxiu partoprenanto kontribuas al dauxrigo, disvastigo kaj progreso de la kampanjo

Cxiu subskribo estas grava: de ordinaraj, simplaj civitanoj kaj de bone konataj individuoj, de infanoj kaj iliaj parencoj kaj geavoj, de personoj privataj kaj de asocioj, institucioj.
Kuragxon! cxiuj signoj de akcepto kaj subteno kumulas: kun tempopaso ni estos kolektantaj pli kaj pli multe da subskriboj, ni organizos pli kaj pli grandajn festenojn, gxis la 21-an de septembro enigos la kalendaron de festotagoj kaj igxos la konstrueman simbolon por cxiuj logxantoj de niaj bona, maljuna Tero!


La festo popola kuniganta kaj unuiganta cxiujn homojn

Festoj naciaj kaj religiaj kunigas homojn, sed ili ankaux dividas homojn, cxar lauxdifine ekskludas aliajn naciojn, sociojn aux komunumojn.
Memorigado de genocidoj, bataloj, venkoj kaj armisticoj maloftege havas la saman signifon por tuta mondo kaj se jes tiam post grandega doloro kaj peno.
Festoj ekspluatataj komerce havas antaux cxio sencon merkatan.
Maloftege do okazas datoj kaj festoj unuigantaj vere tutan mondon, por montri la gxojon pro vivo en homa komunumo. Oni povas pensi pri Tago de la Tero aux pri Festo de la Muziko.
La 21-an de septembro povus ilin aligxi prenante el la unua gxian dimension civitanecan kaj el la alia gxian impeton ludeman, por ke iam la tuta mondo kunigxu kaj festu la pacon...


Kiele oni povas partopreni la kampanjon?

Subskribante la Alvokon.
Disvastigante la Alvokon al personoj, asocioj kaj institucioj de via cxirkauxo.
Agante kune por aligi vian komunumon al la kampanjo.

Vi ankaux povas subteni tiun cxi kampanjon deklarante konkludojn kaj postulojn kritikajn kaj konstruemajn, precipe ideojn pri kontaktoj kaj iniciatoj kiuj povus pligrandigi la dinamikon de kampanjo en Euxropo kaj en la mondo.
Ni estas disponeblaj ó se vi nur volas akiri aldonajn informojn ne hezitu kontakti nin.
Se vi informos nin pri viaj iniciatoj, l'Arbaro de la Paco (La Forêt de la Paix) povas utiligi siajn kompetencojn kaj kontaktojn por subteni vian agadon.
La Forêt de la Paix devigas sin informi vin regule pri la progreso de la kampanjo FESTU LA PACON LA 21-AN DE SEPTEMBRO.

La Forêt de la Paix (Arbaro de la Paco) estas la tereno de agadoj civitanaj apogataj sur valoroj humanistaj, spirite pluralismaj, distegaj de sekteco.
La Forêt de la Paix (Arbaro de la Paco) estas la strukturo legxa enkadre de l'asocio Loi 1901, kies prezidanto estas Jean-Pierre Dardaud. Detaloj estas troveblaj je: www.sacw.net/foret-paix.

Mi partoprenas la kampanjon FESTU LA PACON LA 21-AN DE SEPTEMBRO!

Nomo: . . . . . .
Familia nomo: . . . . . . . .
Adreso: . . . . . . . . . . . .
Retposxto: . . . . . . . . .

Subskribo: . . . . . . . . .